
|
|
|
| Bonvenon al la Hejmpagxo pri Sakeo de A.K. Izumibashi! |
Izumibashi estas japana Sake-farejo, kiu lokigxas cx. 40 kilometrojn sude de Tokio kaj cx. 20 kilometrojn okcidente de Jokohamo. Gxi fondigxis en 1857, kaj funkciadis krom 14 jaroj antaux kaj post la dua mondmilito.
Tiu cxi pagxo estas tute alia ol la japana hejmpagxo je sia enhavo kaj strukturo, sed kreigxas por klarigi kio estas Sakeo al alilandanoj sen scio pri Sakeo.
Sakeo estas tradicia drinkajxo, kion ni havis de antaux longe. Gxi aperas unue en la japanaj mitoj, kaj formis modernan farmanieron jam cx. en la 17a jarcento.
Sakeo estas travidebla kaj senkolora (aux iomete flava) likvajxo, kio enhavas pli-malpli 15%-jn da alkoholo.
Laux la statistiko en 1993, ni, japanoj plej multe drinkis bieron (je 72%), kaj sekvante Sakeon (je 15%). Kvanto de eksportita Sakeo restas cx. 19,826 kilolitrojn, kiom egalas al la tuta kvanto da Sakeo konsumata dum 2 monatoj en Tokio.
La sekvantaj pagxoj klarigos kio kaj kia estas Sakeo. Se vi havas sugeston aux demandon, bonvolu turni vin al nia e-posxto, admin@izumibashi.com, aux al fakso, +81-462-33-1452. Tiam bonvolu skribi en Esperanto, aux en la angla aux la japana, sed ne en aliaj lingvoj.
| ENHAVO |
![]() | Kvin sxlosilvortoj por scii gxenerale kio estas Sakeo |
Ni havas du specojn de drinkajxoj: Fermentitaj kaj distilitaj. Ni nomas bieron, vinon kaj Sakeon, "fermentita drinkajxo", kaj viskion, brandon ktp, "distilita drinkajxo".
Sakeo estas ankaux fermentita drinkajxo kiel biero kaj vino. Per alkohol-fermentado en la farprocedo, gistoj sxangxas vinberojn aux sakarigitan grenon en alkoholon.
Greno por biero estas hordeo. Unue, bierfarejo faras el hordeo malton kaj gxian dolcxan piston, kaj due, fermentigas per biergistoj. Kruda materialo por vino estas vinberoj. Sen antauxa procedo, vinfarejo ne kiel bierfarejo povas tuj fermentigi vinberojn per vingistoj, cxar vinberoj havas sukeron jam de la komenco.
Farmaniero de Sakeo estas pli simila al tio de biero ol tio de vino. Cxar ni necesas suficxe da sukero por gistoj por naski alkoholon. Vi devas scii, ke bier- kaj Sake-gistoj ne povas naski alkoholon per grena amelo.
Elemente, Sakeo estas nur el rizo kaj akvo.
Per la tradicia farmaniero, ni utiligas gistojn ekzistantajn en la aero. Sed nun, por malmultigi koston kaj fermentan tempon, ni ofte uzas Sake-gistojn vendatajn al Sake-farejoj.
Ankaux akvo estas grava por fari Sakeon. Antaux multaj multaj jaroj, ni uzis ankaux akvon de rivero kaj lago, sed nun uzas cxerpitan subteran akvon post filtrado.
Regionoj famaj pro bonaj Sakeoj, estas ankaux ricxaj je bona rizo kaj bona akvo.
Antaux 20 jaroj, nur malmultaj junuloj havis intereson pri Sakeo. (Ofte okazas en iu ajn lando, ke junuloj neas tradicion.) Ili ecx intence pli multe havis bieron kaj viskion ol Sakeon. Sed de la lastaj jaroj, Sakeo farigxas tre populara inter junuloj.
Unu granda kialo estas unu speco de Sakeo, "Ginzyoo-syu" vaste prezentita de Sake-farejoj al la merkato. "Ginzyoo-syu" havas bonan dolcxan odoron, kaj bonan mildan kaj gxentilan guston. "Ginzyoo-syu" estis inventita pli ol 100 jaroj, sed estis farita cxefe por Sake-konkurso, kie Sake-farejoj konkuras kvaliton de Sakeo. Sed gxi enmerkatigxis por konsumantoj, kaj farigxis populara en la merkato de drinkajxo en la lastaj jaroj.
Nuntempe la plejparto de eksportataj Sakeoj estas tiu speco, "Ginzyoo-syu".
"Toozi" estas direktanto kaj metiisto, kiu faras Sakeon. Somere li laboras kiel farmisto, sed vintre logxas en la farejo por fari Sakeon aparte de sia familio. Sakeo estas farita laux lia plano kaj sub lia direktado.
Ekzistas cx. 8,000 "Toozi" en Japanio. Ili havas propran lokan grupon kaj propran stilon por fari Sakeon, kaj tial ni povas gxui diversecon de Sakeo pri gxia gusto.
"Kuramoto" signifas Sake-faranton aux lian Sake-farejon mem. Ni trovas cx. 2,000 Sake-farejojn en Japanio. Kelkaj el ili havas grandan farejon, kaj faras Sakeon gxuste kiel industrio. Sed, la plejparto de ili estas malgrandaj farejoj, kiuj produktas malpli ol 20 kilolitroj da Sakeo po unu monato.
"Kuramoto" havas sxtatan licencon, kio permesas al ili produkti Sakeon. (Neniu rajtas produkti nek vendi Sakeon sen la licenco en Japanio.) La deveno de "Kuramoto" estas tre malnova, kaj multaj el Sake-farejoj havas longan historion pli ol 100 jaroj. Sed pro multaj kialoj, la nombro de "Kuramoto" pli kaj pli farigxas malmulta.
Japanoj havas ideon, ke Sake-farado apartenas al unu parto de la japana spirita kulturo. Kaj vi devas scii, ke multaj "Kuramoto" tenis kaj evoluigis tion dum longa tempo.
![]() | Krudaj materialoj de Sakeo |
Bona Sakeo estas el bona rizo kaj bona akvo.
La rizo estas malsama al la speco de rizo, kion ni mangxas. Cxar rizo por Sakeo havas malpli densan amelon en la centro de riza greno, gxi aspektas blanka kaj ne travidebla (vd. fig.1), kvankam rizo por mangxi ne tiel blankas kaj duone travideblas. Rizo por mangxi tute ne tauxgas por Sake-farado.
Ankaux akvo estas grava kruda materialo. Ni devas kvazaux perfekte filtri feron kaj manganon, cxar ili estas ne venenaj por homa korpo, sed gxenaj por Sake-farado aux Sakeo mem.
![]() | Kiel fari Sakeon |
Unue, ni malkovras oran malmolan sxelon de greno de Sake-rizo. Due, ni skrapas kelkdek gxis 65%-jn de la ekstera surfaco de rizgreno. Restas nur la centra parto de la rizgreno. Trie, ni purigas gxin per akvo (vd. fig.1), trempas gxin dum iom da tempo, vaporas gxin (vd. fig.2), kaj malvarmigas gxin (vd. fig.3).
Mallonge dirite, ni akiras Sakeon elpremante sakon kun fermentanta pisto.
La fermentanta pisto estas el "Koozi", "Moto", akvo kaj vaporita rizo (vd. fig.4). Gxi enhavas 20%-an "Koozi" kaj 7%-an "Moto", kaj estas fermentata dum cx. unu monato je 10 gxis 15 gradoj laux celsiuso.
"Koozi" estas el vaporita rizo kun tiel-nomata Koozi-semo, kio estas flava kaj iu speco de sximoj (vd. fig.5). La sximoj naskas diversajn enzimojn el vaporita rizo. La enzimoj apartenas al proteinoj, kaj helpas rizon sxangxigxi en sakaridon kiel glukozon, ktp. La sximoj mem mortas en fermentanta pisto pro manko de oksigeno.
"Moto" estas el Sake-gistoj kaj speciala "Koozi" farita por "Moto", kaj estas por kulturi amase da gistoj (vd. fig.6). Nuntempe multaj Sake-farejoj uzas Sake-gistojn vendatajn por Sake-farado, sed ankoraux ekzistas malmultaj, kiuj faras "Moto"-n utiligante naturan giston ekzistantan en la aero.
La gistoj en fermentanta pisto sxangxas glukozon aux fruktozon en alkoholon. En la fermentanta pisto, sakarigo de rizo kaj alkoholigo de sakaro paralele progresas. Dank' al tiu fermentmetodo Sakeo povas akiri 20%-an alkoholon, kio estas la plej multa en fermentitaj drinkajxoj.
En la fermentanta pisto ni aldonas kelkfoje "Koozi"-n, vaporitan rizon kaj akvon, kaj dauxrigas gxin fermenti dum 20 gxis 30 tagoj.
Post tio, ni enmetas la piston en sakojn (vd. fig.7), kaj la sakojn en premmasxinon (vd. fig.8), kaj apartigas likvajxon de solidajxo premante per gxi. Ni lasas gxin 10 tagojn, kaj filtras senkoloran supran parton de la likvajxo per karbona filtrmasxino (vd. fig.9). Kaj la filtrita likvajxo estas varmigita en 60 gxis 65 gradoj laux celsiuso dum mallonga tempo por mortigi bakteriojn.
Nun naskigxas Sakeo.
La sekvanta figuro prezentas al vi resumitan procedon por fari Sakeon (vd. fig.10).
![]() | Specoj de Sakeo |
Ni povas trovi diversecon de Sake-ujoj, sed la plejparto estas el vitro: Glas-tipo estas por 180 mililitroj (vd. fig.1); Botel-tipo estas por 300, 720, 900 kaj 1,800 mililitroj (vd. fig.2).
Granda Sake-farejo havas paper-tipojn por 180, 900, 1,800 mililitroj (vd. fig.3), kaj ankaux aluminiajn skatol-tipojn por 180, 200 kaj 300 mililitroj (vd. fig.4).
Sakeo tuj post elpremigxo de sakoj havas 12 gxis 20%-jn de alkoholo. Plejparte liveritaj sakeoj havas 14 gxis 15%-jn.
Sakeo kun forta odoro havas ester-odoron kiel odoron de bone maturita pomo aux banano. Gusto de Sakeo estas diversa kiel vino, dolcxa koktelo, ktp. Tial ni konsilas al vi ne decidi kia estas Sakeo en la okazo, kiam vi unuafoje renkontas Sakeon.
Jen estas speciala Sakeo, kion ni faras multe skrapante la surfacon de rizgreno, kaj uzante nur gxian centran parton. "Daiginzyoo-syu" signifas la plej luksan "Ginzyoo-syu", cxar ni uzas nur la centran parton de rizgreno skrapinte gxian surfacon gxis 50%. Nature gxia kosto estas pli multa ol ordinaraj Sakeoj, kaj gxenerale gxi kostas 20 gxis 30 dolarojn por 720 mililitroj.
Gxia odoro estas flora kiel brando, kaj gusto estas milda kiel akvo. Kelkaj diras, ke gxia unua impreso estas tre bona, sed oni sentas ian mankon post suficxa drinkado.
Ni drinkas gxin malvarmigante en 8 gxis 10 gradojn laux selciuso.
Kruda likvajxo tuj post elpremigxo de sakoj kun fermentanta pisto devas varmigxi por ke bakterioj mortu. Sed laux evoluo de fridujo kaj livermetodoj, Sakeo sen varmigo aperas en la merkto. Tia estas nomata kiel "Nama-zake".
"Nama" havas sencon, senvarmigita. Tial ni povas gxui fresxan guston, sed havas samtempe riskon de malbone sxangxita gusto pro malbona kondicxo de konservado. Ni devas konservi gxin en fridujo gxis ekdrinkado.
Gxia gusto kaj odoro iomete similas al "Ginzyoo-syu". Ni drinkas gxin malvarmiginte en 6 gxis 8 gradoj laux selciuso.
![]() | Kiel drinki Sakeon |
Cxar ekzistas diversaj Sakeoj, ni havas diversajn manierojn por drinki.
Gxenerale, ni drinkas gxin post malvarmigo, aux sen malvarmigo. Sed kelkaj drinkas gxin varmiginte cx. en 40 gradoj laux selciuso cxefe en vintro, se gxia gusto estas forta kaj klara. "Nama-zake" kaj "Ginzyoo-syu" tauxgas esti malvarmigitaj en 6 gxis 10 gradoj por drinki.
Ni devas konservi Sakeon en malvarma loko sen lumo, aux en fridujo. Post malfermigxo de Sakeo ni devas fordrinki kiel eble plej baldaux konservante en fridujo. Cxi tiu konsilo estas tre grava speciale por "Nama-zake" kaj "Ginzyoo-syu".
Ni drinkas Sakeon uzante malgrandan vitran aux ceramikan drinkujon (vd. fig.1). Ligna aux metala drinkujoj estas malofte uzataj. Speciale, la ceramikaj havas diversajn figurojn, kolorojn kaj desegnojn, kio apartenas al la japana tradicia arto.
Cxar Sakeo havas diversan guston, ni devus elekti tauxgan Sakeon por ke mangajxoj plej bone sidu sur la Sakeo.
![]() | Ligoj al aliaj hejmpagxoj de Sake-farejo |
La sekvantaj estas ligoj al la hejmpagxoj de Sake-farejoj, kiuj skribigxas ne en la japana, sed en la aliaj lingvoj:
Nomo de Sake-farejo: Izumibashi
TTT-adreso: http://www.sphere.ad.jp/izmibasi/
Lingvo: Angla, Esperanto, Japana
Nomo de Sake-farejo: Momokawa
TTT-adreso: http://www.teleport.com/~momokawa/
Language: Angla
Nomo de Sake-farejo: Tamanohikari
TTT-adreso: http://www.sake.com/
Lingvo: Angla
|
©1996 Izumibashi Co.,Ltd., ONO Takao 902 Shimoimaizumi, Ebina, Kanagawa, 243-04 JAPAN Fax: +81-462-33-1452, E-Mail: admin@izumibashi.com |